Reto

1. Teksaĵo el ŝnuroj, fadenoj kaj simile, interplektitaj kun grandaj interspacoj:

Ni ludis tenison kaj la pilko trafis en la reton.
Harreto kuntenis ŝiajn belegajn harojn.

2. Tia teksaĵo de diversaj formoj kaj de pli-malpli grandaj dimensioj, uzata por kapti bestojn:

La knabino kuris kaptante papiliojn per reto.
Virina rideto pli kaptas ol reto.

3. Tia teksaĵo de grandaj dimensioj, uzata por kapti fiŝojn:

La fiŝoj rompis nian reton.

4. Aranĝo de interkruciĝantaj linioj kun interspacoj, iel simila al tia teksaĵo:

Vi estas nesperta, ĉirkaŭita per reto de intrigoj.
Li enretiĝis per la vortoj de la buŝo.

5. Sistemo de konektoj aŭ komunikiloj:

Tutmonda komputila reto nomiĝas "Interreto".
Hieraŭ mi multe retumis: vizitis multajn retejojn (TTT-ejojn), sendis retleterojn (mesaĝojn per retpoŝto).

6. Aro da personoj, kiuj interligiĝas por komuna agado:

Nia firmao disponas reton da laboristoj en la tuta lando.

Podobne strony

Podobne StronyFetoroKarieroSocioIdealoOmbroEfektoProfesioBukedoFaltoTrezoroProfetoAdvokatoModeloTajloroDietoImpostoPrezoMarkoVervoSkrupulo
strona 1 z 3123następna »
-o
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License