Ridi

1. Montri subitan gajecon per karakteriza strecxo de la busxo kaj faltigxo
de la vizagxo, ofte akompanataj de gxoja vocxbruo:

Mi tiom ridis, ke la ventro jam doloras.
Plej bone ridas, kiu laste ridas.
Rido matene - ploro vespere.
Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
Ni ridegis pri la sxercoj de komikisto - ili tre ridigas homojn.

2. Montri agrablan, felicxan aux bonvenigan aspekton:

Antaux niaj okuloj aperis ridanta pejzagxo.
Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.
Bela mateno ridetas al ni.
Sur sxia vizagxo mi ekvidis rideton.

3. Moke esprimi sian malsxaton:

Li ridis, kiam mi malsukcesis.
Ridas blindulo pri lamulo.
Sen povo kolero estas ridinda afero.
Cxu tiuj acxuloj denove vin mokridis?!

Podobne strony

Podobne StronyKrokodiliKabeiAtingiReprezentiProdigiOkupiKvereliKoleriAtakiReviImagiToleriSorbiFosiKrediGlitiFluiEdukiPredikiKomandi
strona 1 z 3123następna »
-i
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License