1. Disigi subite en du aux plurajn pecojn alie, ol per trancxo:
Mi rompis cxokoladon kaj disdonis al la infanoj.
Kiu rompis, tiu pagu.
Sxipon rompitan cxiuj ventoj atakas.
Vitro estas rompebla.
Cxi tiu taso estas rompigxema (facilrompa).
Se la arbo falis, cxiu brancxon derompas.
Sxtelistoj enrompis la pordon.
2. Perforte kaj subite deloki:
Esperanto rompas la murojn inter la popoloj.
Kie maldike, tie rompigxas.
3. Meti en tian staton, ke gxi ne plu povas tauxge funkcii:
Mi longe rompis al mi la kapon, sed mi neniel sukcesis tion kompreni.
4. Fari, ke io ne plu havu efikon:
Vi rompis vian promeson, pro tio mi ne plu fidas vin.
Por la mono pastra pregxo, por la mono romp' de legxo.
Miaj bonaj intencoj disrompigxis kontraux tia senkonfido.
5. Cxesigi la kontinuecon de io:
Sxia vocxo rompis la silenton.
Ne interrompu mian parolon!
Li paroladis seninterrompe dum kelkaj horoj.
6. Forigi per superforto, venke cedigi:
Li rompis la rekordon.
7. Cxesigi la rilatojn kun iu:
Li rompis kun sia amatino.