Seka

1. Enhavanta neniom aux malmulton da akvo:

La vetero estas seka (sen pluvo) hodiaux.
Farunon tenu en sekeco.
Atendi sur tero, gxis sekigxos la rivero.
La tero estis malseka post longa pluvo.
Vi malsekigis miajn vestojn!

2. Perdinta sian naturan akvon pro elvaporigxo:

Cxu vi forgesis akvumi la florojn? La folioj estas tute sekaj.
Rosino estas sekigita vinbero.
Mia forto elsekigxis.
En via hotela cxambro vi trovos harsekigilon.

3. Ne mildigita de ingredienco, gustigajxo kaj simile:

Cxi tiu mangxajxo estas tro seka.
Seka panpeco, sed en libereco.

4. Ne akompanata de ia komentario, ornamo, agrabligajxo:

Tio estas nur sekaj faktoj.

5. Senkompata, nesimpatia, sensenta, malvarma:

Li respondis al ili per seka tono.
"Vi nepre devas iri!" diris sxi mallonge kaj seke.

6. Nedauxranta kaj sensonora:

"Cxu via tuso estas seka aux ne?" demandis kuracisto.

7. Enhavanta maksimume 2 g da acido kaj maksimume 9 g da restsukero litre
(se paroli pri vino):

Mi ne sxatas trinki sekan vinon.
Sxi acxetis tre sekegan (plej sekan) vinon.
Tie ni trinkis tre bongustan duonsekan vinon.

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License