Socio
1. Reto de dependecoj kaj reciprokaj kondiĉoj inter homoj, loĝantaj sur iu teritorio kaj iliaj interrilatoj produktivaj, familiaj, naciaj, ritaj kaj aliaj:
Ĉia socio postulas leĝojn.
Homo estas socia estaĵo.
Ĉiuj socianoj devas havi egalajn rajtojn.
Tiutempe mi multe interesiĝis pri sociologio.
Ni faras sociologian analizon.
2. Kuniĝo de samspecaj bestoj, vivantaj sur la sama difinita teritorio kaj havantaj inter si regulajn rilatojn:
La plej malnovaj socioj sur la tero estas tiuj de abeloj, formikoj kaj simile.
wersja strony: 1, ostatnia edycja: 12 Apr 2009 12:34