Spiri

1. Enlasi aeron en la pulmojn kaj ellasi gxin, post kiam gxi reoksigenis la
sangon:

Mi eliros por spiri fresxan aeron.
Dum la tuta nokto mi auxskultis lian spiradon.
Fratino blovis sian spirajxon sur la vintran fenestron.
La hundo lacigxis de la kurado kaj spiregis.
Mi enspiris fresxan aeron kaj tuj eksentis min pli bone.
La aero de la drinkejo estas tute nespirebla!
Li estis kurinta kaj venis nun senspire trans la korton.

2. Per tiaj pulmaj movoj, montri, ke oni estas viva:

Sxi ankoraux spiras!
Li jam faras la lastan spiron.

3. Iom halti en strecxa penado:

Lasu min spiri, mi petas.
Permesu al mi ekspiri.

4. Elspiri:

Cxiuj liaj vortoj kaj agoj spiras tiun ideon.
Lia libro elspiras malamon.

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License