Stelo

1. Memlumanta astro, kiu, escepte de Suno, pro malproksimegeco nudokule aperas kiel hela punkto sen mezurebla diametro:

Cxi-nokte ni observos la stelojn.
Estis malvarma, sed stelluma / stelplena nokto.
Ni ekvidis falantan falstelon kaj pripensis la dezirojn.
Cxu vi vidas tiun belegan cxefstelon - la plej helan stelon en la cxielo?
Ektagigxos kaj la matenstelo eklevigxos.
Eknoktigxos kaj la vesperstelo eklevigxos.

2. Astro, rigardata kiel influanta la sorton de homo:

Li estas naskita sub favora stelo.
Jen vi vidas la stelaron de Leono.

3. Tiaforma prezentajxo, per kiu antikva artotradicio simbolas astron:

Sur la pinto de la Kristnaska arbo brilis stelo.

4. Insigno kun proksimume tia formo:

Verda stelo estas simbolo de Esperanto.

5. La cxefa aktor(in)o en baleto, trupo, filmo kaj simile:

Li igxis stelo kaj forgesis siajn amikojn.
Multaj steluloj kaj stelulinoj venis al la festo.

Podobne strony

Podobne StronyFetoroKarieroSocioRetoIdealoOmbroEfektoProfesioBukedoFaltoTrezoroProfetoAdvokatoModeloTajloroDietoImpostoPrezoMarkoVervo
strona 1 z 3123następna »
-o
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License