Sterni
1. Meti ion sur suprajxon, tiamaniere ke gxi kovru kiel eble plej grandan
spacon:
Patrino sternis belan tablotukon sur la tablo.
Antaux ni sin sternis eksterordinara pejzagxo.
Meze de la maro estas loko por sternado de retoj.
Cxie videblas blanka negxa sternajxo.
2. Meti tukojn kaj kovrilon super matraco, por pretigi liton:
Mi sternis por la gastoj en aparta cxambro.
Kiel oni sternas, tiel oni dormas.
3. Meti (homon) horizontale sur ion, por ke tio estu kovrita de ties korpo:
Sxi sternis la malsanulon sur la lito.
Multaj homoj estis sternitaj de la pafado.
Ni alvenis malfrue kaj tuj sternigxis por dormi.
wersja strony: 1, ostatnia edycja: 12 Apr 2009 12:35