1. Fari al si opinion pri la pli-malpli granda sxatindeco de persono:
Mi neniam taksas homojn laux ilia aspekto.
Belecon taksas ne okulo, sed koro.
Vi malgajnis, cxar vi subtaksis la kontrauxulon.
2. Fari al si opinion pri la valoro de ia ago, ideo kaj simile:
Mi esperas, ke vi alte taksos la gravecon de cxi tiu problemo.
Malplacxas nenio, se taksas pasio.
Ne trotaksu liajn sentojn.
3. Sen la helpo de sciencaj procedoj, difini la kvantan, monan kaj tiel plu
valoron de objekto:
Oni taksas je mil la nombron de la mortintoj.
Ni petos de spertulo la taksadon de nia domo, kiun ni intencas vendi.
Asekura taksisto mistaksis la perdon.
Sxi havis netakseblan kolekton da diversaj belajxoj.
4. Oficiale difini la maksimuman vendoprezon de varo aux servo:
La registaro taksis la cxefajn nutrovarojn.
5. Meti specialan imposton super iu varo aux iu servo:
La benzino ofte estas taksata tre alte.
Ni lasis la auxton en sentaksa parkejo de auxtoj.