Tirano
1. En Helenio, homo, kiu uzurpis la absolutan regpovon en iu civito, kaj kies aŭtoritato posedis nenian religian karakteron:
Dionizo estis tirano.
Li regis tirane.
2. Regnestro, kies povo estas senlima kaj ĝenerale kruela:
Oni malamas la tiranojn.
Li havis tiranan povon.
Li tiranis tutan landon.
3. Ordonema kaj senindulga mastro:
Mia estro estas vera tirano!
Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano.
Lia tiraneco transiris la limojn.
wersja strony: 1, ostatnia edycja: 12 Apr 2009 12:26