Trafi

1. Atingi per jxetita objekto tion, kion oni celis:

Li pafis, sed felicxe ne trafis min.
Trafi du celojn per unu sxtono.
Kiu rigardas cxielon, maltrafas sian celon.
Viaj respondoj estis tute trafaj.
Mi celis nur trafeblajn celojn.
Sxi trafigxis de falanta sxtono kaj mortis.

2. Jxetite aux movate, atingi ion celitan:

Cxiuj frapoj lin trafis.
Fluis sur lipoj, sed en busxon ne trafis.

3. Hazarde renkonti ion, kio difektas, endangxerigas aux minacas:

Nia auxto trafis en kavon.
Trafi per la vizagxo en koton.

4. Hazarde koncerni, impresi, afekcii, kun malbona efiko:

La morto trafis sxin.
Mi suferas trafon de gripo.

5. Hazarde renkonti, trovi ion bonan:

Ni trafis tre bonan akcepton.
Trafe aux maltrafe.

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License